Projekto Synco

Projekto Synco
projektokomputila reto
Komenco 1971 vd
Fino 1973 vd
Lando(j) Ĉilio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Teleksmaŝinoj, telegrafaj aparatoj por elsendado de datumoj, estis amase uzataj de la Projekto Synco.

Projekto Synco (aŭ Projekto Cybersyn) estis ĉilia projekto de 1971-1973 (dum la registaro de prezidanto Salvador Allende) celante konstrui distribuitan decidhelpsistemon por helpi administradi la nacian ekonomion kaj solvi la problemon de la ekonomia kalkulo en socialismo. La projekto konsistis el kvar moduloj: ekonomia simulilo, specialadaptita programaro por kontroli fabrikefikecon, operacioĉambron, kaj nacian reton de teleksomaŝinoj kiuj estis ligitaj al unu ĉefkomputilo.[1]

Projekto Synco estis bazita sur realigebla sistemmodelo kaj neŭra reta aliro al organiza dizajno, kaj havis novigan teknologion por ĝia tempo: ĝi inkludis reton de teleks-maŝinoj (Cybernet) en ŝtat-kontrolitaj entreprenoj kiuj elsendis kaj ricevis informojn kun la registaro en Santiago. Informoj de la kampo estis nutrigitaj al statistika modeliga programaro (Cyberstride) kiu monitoris produktadindikilojn (kiel ekzemple krudaj materialaj provizoj aŭ altaj tarifoj de laboristmalĉeestado) realtempe, kaj alarmis la laboristojn en la unua kazo, kaj en nenormalaj situacioj ankaŭ la centran administracion, se tiuj parametroj falus ekster akcepteblaj intervaloj. La informoj ankaŭ estis enigitaj en ekonomia simuladprogramaro (CHECO, por CHilean ECOnomic simulator), kiun la registaro povis uzi por antaŭvidi la eblan rezulton de ekonomiaj decidoj. Finfine, sofistika operacioĉambro (Opsroom) disponigus spacon kie estroj povis vidi signifajn ekonomiajn datumojn, formuli respondojn al krizoj, kaj elsendi konsilojn kaj direktivojn al entreprenoj kaj fabrikoj en alarmsituacioj uzante la teleksreton.

La ĉefarkitekto de la sistemo estis brita operacianaliza sciencisto Stafford Beer, kaj la sistemo enkarnigis liajn nociojn de organiza cibernetiko en industria administrado. Unu el siaj ĉefaj celoj estis transdoni decidrajton ene de industrio-entreprenoj al ilia laborantaro por evoluigi memreguligadon de fabrikoj.

  1. IU professor analyzes Chile's 'Project Cybersyn'. UI News Room. Arkivita el la originalo je 2009-09-10. Alirita 27 majo 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-10. Alirita 2016-05-10.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search